Sidnejo 2022 Esperantlingve
Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Hibrida Kongreso kaj Somerkursaro 2022
https://esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso/ Esperanto-Domo, Sidnejo: 143 Lawson St, Redfern NSW. Rete, per Zoom. 8–13 januaro https://esperanto.org.au/anzek2022-programo.html#verkoj Vd. en sabato la okan de januaro 2022
PAUL DESAILLY PREZENTAS DU TEMOJN EN LA OKA DE JANUARO, 16:00–17:00. Vd. respektive p 2 - 3 & 4 - 5:
(1) Georgiaj Gvidŝtonoj:Oklingva ‘dekalogo’ kun kvarlingva kapŝtono

The Truth About: The Georgia Guidestones | by Michael East | The Mystery Box | Medium
Konstruita en 1980, la t.n. usona Stonehenge de Georgio, lokiĝas 140 kilometrojn oriente de la ĉefurbo, Atlanta. La mistera monumento situas 72 km-n de Athens, Georgia kaj 14 de Elberton.
(2) LA PREZIDANTO DE AŭSTRALIA ESPERANTO ASOCIO KAJ MAGISTRATANO ABRAHIMZADEH MALFERMAS ESPERANTO-NOVFAREJON (START-UP) la 17an de Aŭgusto 2021

Fotiĝas de maldekstre: Sandor (arlekeneska ĉemizo), Arman, Paǔlo, 25-jara Alfredo Cabado, Community Manger of the Innovation Factory. 60 Halifax Street. Adelaide. 5000. Australia. Horvath: Hungardevena familia nomo. Abrahimzadeh: Irandevena. Desailly: Francdevena. Cabado: Hispandevena.
Paŭlo J. Desailly. 4 - 12 Conyngham St. Glenside. Adelajdo. 5065. Aŭstralio. TEL: 0448515234. www.bandeeducation.com
Membro de Societo Zamenhof 2022. Ora membreco de Amikumu. UEA komitatano A por 2021. Cseh-instruisto. SATano
Gastiganto de Pasporta Servo. Dumviva membro de Aŭstralia Esperanto Asocio. Eksa membro de Bahaa Esperanto-Ligo.
(1) Georgiaj Gvidŝtonoj:Oklingva ‘dekalogo’ kun kvarlingva kapŝtono
ĉar la konstruintoj restas anonimaj abundas onidiroj pri ilia celo kaj la vera signifo de la monumento: Prognozoj pri baldaŭa mondo-fino aŭ longe sopirata aĝo de racio! Ted Turner, UNO kaj KKK kunagas por draste limigi la populacion! Iu neidentigota ‘RC’, la agento kiu disponigis la monon, venis kun konstru-desegnaĵoj de Vatikano, Rozkrucianismo, Profunda-ŝtato, embria mondregistaro, k.t.p. k.t.p! La Gvidŝtonoj estu laŭ la konstruintoj mem, kies agento nomiĝas R C Christian, gvidilo al aĝo de racio.
En nunaj tagoj tumultaj bonvolu indulgi min gekaraj por esperantlingve distingi inter 3 timigaj vortoj:
(1) Katastrofo: Subita malfeliĉega okazaĵo. Fervoja katastrofo. Katastrofa kolapso de la natura medio. .
(2) Kataklismo: Natur-katastrofo kaŭzanta ekzemple gravajn difektojn ie sur la surfaco de la tero.
(3) Apokalipso: Libro de la Nova Testamento, pri ‘la fino de la mondo’. De PIV adjektivigita jene: Mistera, tute malklara, t.e. apoklalipsaj paroloj.
AĉA KONSEKVENCO DE KLIMATA KOLAPSO KAJ SENBRIDA EPOKO ANTROPOCENA ESTUS FINO DE NIA CIVILIZACIO, NE FINO DE LA MONDO.
Unu plato (slabo) staras en la centro, kun kvar aranĝitaj ĉirkaŭ ĝi por formi iaspecan ikson. Kapŝtono kuŝas supre de la kvin platoj, kiuj estas astronomie vicigitaj. La monumento altas proksimume ses metrojn kaj pesas pli ol cent tunojn. Sur la strukturon aro da dek gvidlinioj aŭ principoj estas enskribitaj en ok modernaj lingvoj kaj pli mallonga memlaŭda ‘mesaĝo de saĝeco’ aperas supre de la monumento en kvar antikvaj skribsistemoj.
Jen la koncernaj dek instrukcioj ĉizitaj en la granitan monumenton:
(i) La mond-loĝantaro estu sub 500.000.000 en ĉiama ekvilibro kun la naturo.
(ii) Gvidu reproduktadon saĝe – plibonigante taŭgecon [la angla multsignifa ‘fitness’ eble aludas dececon aŭ la sanostaton] kaj diversecon. [Eŭgeniko?]
(iii) Unuigu la homaron per vivanta nova lingvo.
(iv) Regu pasion, kredon, tradicion kaj ĉion per moderigita racio.
(v) Protektu homojn kaj naciojn per justaj leĝoj kaj justaj tribunaloj.
(vi) Ĉiu nacio regu interne solvante eksterajn disputojn en monda kortumo.
(vii) Evitu bagatelajn leĝojn kaj senutilajn funkciulojn. [la unua aludo al ‘evitu’ estas subjektiva.]
(viii) Ekvilibrigu personajn rajtojn per sociaj devoj.
(ix) Taksu alte veron, belecon kaj harmonion kun la senfina.
(x) Ne estu kancero sur la Tero. Respektu la naturon. Respektu la naturon. [ĉiuj literoj de la granita ‘Dekalogo’ en Georgio aperas majuskle] [LEAVE ROOM FOR NATURE aperas dufoje.]
Ĉe punkto (iii) ĉu parolantoj de Esperanto do supozu, ke tiu 'vivanta' estas fakte kritiko nescia aŭ nevera el mensogemaj buŝoj pri la zamenhofa lingvo? En tiu jesa okazo, ni respondu: ESPERANTO VIVAS.
https://www.bing.com/videos/search?q=ESPERANTO+VIVAS&qpvt=ESPERANTO+VIVAS&FORM=VDRE

Tre apud la grandaj ŝtonoj estas surtere ŝildo por prezenti la celon.
Aperas sur ĝi diversaj faktoj por identigi pezon, lingvojn, astronomiajn faktorojn kune kun iom da informo pri enterigita tempo-kapsulo. Mankas tamen la datoj de enterigo kaj por ĝin elterigi, kaj do, oni divenas pri ĝia efektiva ekzisto. RC informas: “De la patronoj [aŭ sponsoroj] neniu tamen spekulativu pri ilia celo: Eta grupo [anonima] de usonanoj [ekstreme riĉaj en mono-senco] celas la Aĝon de Racio.” La usona amaskomunikilaro ĝenerale ne engaĝiĝas, eble pro enĝaĝiĝo de diversaj paganaj kaj okultaj grupoj laŭ Wikipedia. Per la unua lingvo aperinta en listo de ok modernaj lingvoj rakonto en forta sudusona akĉento (al mi ne malplaĉa) bone informas en la ‘diabla’ angla lingvo. https://www.bing.com/videos/search?q=youtube%3a+georgia+guidestones+-+unsolved+mystery&view=detail&mid=1D18AD53D8ACCDCEA69D1D18AD53D8ACCDCEA69D&FORM=VIRE
Iuj riĉuloj anonimaj – kies ĉefaj zorgoj estas, tiuj diris, okazonta milito inter Sovetunio kaj Usono kune kun subita ekologia kolapso – konstruigis je la zenito de la Malvarma Milito strukturon por averti pri alproksimiĝanta, kaj nun laŭ multaj homoj baldaŭa, ekologia kolapso kies neevitebla sekvo estos tutmonda kataklismo, socia katastrofo, kaj/aŭ religia apokalipso, kies primara kaŭzo oni atribuu al enorma mond-loĝantaro. Kaj, do, konspir-teorioj: https://creepycatalog.com/georgia-guidestones-a-complete-guide/ https://www.discovermagazine.com/environment/georgias-own-doomsday-stonehenge-monument https://en.wikipedia.org/wiki/Georgia_Guidestones
Laŭ anglalingva jutubaĵo la riĉaj konstruintoj havigis al si helpon de UNO rilate al lingvaj demandoj kaj de miliarduloj (inkluzive de George Soros) rilate al financaj, homaj kaj sociaj aferoj:
GEORGIA GUIDESTONES DOOMSDAY MONUMENT UNSOLVED MYSTERY - Bing video
Ok lingvoj aperas por reliefigi la dek instruojn aŭ principojn: la angla, araba, hebrea, hindia, hispana, tradicia ĉina, rusa, la svahila kaj kvar por la kapŝtono: babilona kojnoforma, klasika greka, egiptaj hieroglifoj, la sanskrita. Parenteze, estas al mi mistero, kio okazis al la lingvo de Voltaire? Usonanoj kutime ŝatas kaj admiras Francion, ĉu ne? La Statuo de Libereco, La Fayette kaj aliaj galantaj galloj; eble tamen oni pripensas prezidentojn de Gaulle aŭ Macron? Antaŭ duonjarcento amuze kaj lakone ĉefministro Chou Enlai laŭdire taksis rezultojn de la Franca Revolucio: “Ankoraŭ tro fruas por scii.”
Super ĉio tamen gravas iuj svagaj referencoj pri la monumento pri prognozita mondofino kiu pli mal pli legiĝas en libroj de ĉiuj mond-religioj. Tie ĉi jene kaj en dulingva eseo titolita APOKALIPSO KAJ P-O-S-T APOKALIPSO ĉe la antaŭlasta alineo bonvolu vidi klarigon el la plumo de Baha'u'llah, prononcita: Bahola https://www.bandeeducation.com/apocalypse-and-post-apocalypse-part-two ‘La Tago de Juĝo kaj Fino de la Mondo estas terminoj dividitaj de ĉiuj religioj. Kiam la homoj ne trovas laŭvortan plenumadon de ekzemple Bibliaj profetaĵoj, ili deturnas sin for de la nova Manifestiĝo de Dio * [t.e. Disendita Granda Profeto kiu revivigas religion] kaj persekutas Lin. Ĉi tiuj frazoj rilatas al la tempo, en kiu la Manifestiĝoj de Dio [ekzemple, Moseo, Budho, Jesuo, Mahometo, k.a.] efektive vivis sur la tero. En tiuj tempoj la malnova ordo ŝanĝiĝis kaj la plej multaj geviroj rezistis!
bahaaj figuroj profetas finon de nia civilizacio: https://www.bandeeducation.com/apokalipso-post-apokalipso
Nek riĉuloj nek teologoj kapablas antaŭvidi ĝuste mondofinon, desmalpli tion kompreni aŭ por la nespirita realo de la ĉiutaga vivo efikajn solvojn koncepti. En la tempopaso iom-post-iome solvas fizikajn problemojn dediĉita sciencistaro per malkovroj en medicino, teknologio, astronomio, fiziko, biologio, ktp, kaj por la krizo de nia tempo, en ekologio. Simile, rilate al aferoj spiritaj kaj moralaj aperas sinsekve Kriŝno, Moseo, Budho, Jesuo, Mahometo kaj kelkaj aliaj Manifestiĝoj de Dio. Alidirite, gekaraj, temas pri fundamenta principo de Bahaismo: Harmonio inter vera religio kaj vera scienco, foje sed malofte, eĉ antaŭ tiu historia tago en 1844 kiam Samuel Morse en Baltimore oficiale ekigis la teknologian revolucion – nur unu tagon post kiam la bahaa religio formale aperis en Persio! Pri tiu mirinda koincido bonvolu legi la esperantigotan PROOF – for the layperson: https://gumroad.com/l/RRSCR p. 18-19 kaj samlibre pri Galileo kaj fama eldiro de Einstein pri ‘scienco sen religio’ - p.16; Newton - p.15; kaj Darwin, kiu parenteze, samkiel Einstein, ne estis ateisto - p.8. bandeeducation.com/science-without-religion-imagine Eble ni analizu la jenon el la Einsteina plumo en 1934: “Vi trovos apenaŭ unu inter la pli profund-pensaj sciencistoj sen propra religia sento… Lia religia sento formiĝas kiel ekstaza mirego pri la harmonio de la natura leĝaro kiu malkaŝas inteligenton de tia supereco, ke kompare kun ĝi la tutaj sistemaj pensado kaj agado de la homoj estas absolute sensignifa reflekto.” Sed, ĉu paradokse, samekstrakte: “Nenio dia troviĝas en moraleco; temas sole pri homa afero.” Daŭrigota diskuto, ĉu ne? Kiu neas religion pro ties memservemaj hipokrituloj kaj pederastoj tiu ankaŭ malakceptu sciencon pro eŭgenistoj, frenologoj, alkemiistoj ktp en ĉiu epoko, kaj en la nia, en enormaj korporacioj, ĉarlatana kaj korupta pseŭdosciencistaro kies kvalifikoj kaj atestiloj tamen brilas. Serĉu la veron! Vi iĝos libera! (Johano 8:32)
Sendependa enketado pri la vero estas en la Bahaa Kredo la fundamenta principo numero unu! * Manifestiĝoj de Dio: La Grandaj Profetoj revivigas religion en ĉiu epoko. Bv. vidi esperantlingve, p. 107 & 109 From Babel to Baha’i - https://gum.co/gDehr Kio do distingis bahaismon de aliaj mondreligioj? Iusence, nenio! la Ora Regulo samas! https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-130-mar2018.pdf
(2) POR I.A. INSTRUI ESPERANTON SENPAGE AL LA PUBLIKO EN LA URBOCENTRO DE ADELAJDO LA PREZIDANTO DE AŭSTRALIA ESPERANTO ASOCIO (SANDOR HORVATH) KAJ MAGISTRATANO ARMAN ABRAHIMZADEH MALFERMAS ESPERANTO-NOVFAREJON * (START-UP) LA 17an DE AŭGUSTO 2022
En aŭstralia socio iu figuro tragika, sed aliflanke kompatega kaj pri la porpacaj idealoj de Esperantismo ekstreme simpatia, estas Magistratano de Adelajdo, sinjoro Arman Abrahimzadeh OAM. (OAM signifas ĉi tie prestiĝan premion de la registaro al meritoplenaj bonuloj.) En 1997 unu monaton post la 82a Universala Kongreso, Arman, kune kun la gepatroj kaj du fratinoj, alvenis en Adelajdon kiel rifuĝantoj el Irano. La tuta familio finance prosperis kaj post nelonge ĉiuj kvin familianoj ĝuis respekton de la tuta komunumo. Nekredeble tristega tamen enhejme estis la privata vivo ĉar la best-simile frenezega patro senkompate kaj ofte batis la edzinon kaj la infanojn ĝis fi-kulmino okazis en 2010 kiam en tiu sama kongresejo de la UK, meze de luksa evento por amantoj de la persa kulturo, li ripete ponardis ĝismorte la karmemoran panjon de Arman antaŭ 300 iranaj aŭstralianoj kaj antaŭ la okuloj de la propraj familianoj. Arman Abrahimzadeh - Australian of the Year

La Kampanjo de la Blanka Rubando. The Zahra Foundation de Anita, Atena kaj Arman Abrahimzadeh fondita en Adelajdo
Tiu tragedio instigis Arman, kiu ne estas bahaano, fondi The Zahra Foundation https://www.zahrafoundation.org.au/about-us/about-the-foundation/
kaj dediĉi sin por elimini perforton kontraŭ virinoj kaj por realigi la mondan pacon. Tiucele en aŭgusto 2021 li oficiale malfermis ‘lernejon’ en konvena angulo de la urbocentro: Baha'i & Esperanto Education Services. La prezidanto de la Aŭstralia Esperanto Asocio, Sandor Horvath, partoprenis kortuŝan ceremonieton kiu movis lin propravorte skribi:
“Ekzistas multaj manieroj antaŭenigi Esperanton. Refoje, nia Paǔlo (‘ne la apostolo’) surprizis nin. Li organizis la luadon de spaco en la "The Innovation Factory" por .... instrui Esperanton al bahaanoj kaj la ĝenerala publiko. La loko estas organizata de la Adelajda Urba Konsilio (Adelaide City Council) kaj Paǔlo estas en bona kompanio kun multaj junaj dinamikaj homoj laborantaj pri diversaj pioniraj projektoj. Mi tre esperas, ke tiu nova iniciato allogas kelkajn homojn al Esperanto.”
* Parenteze, pri la angla esprimo start-up, kiu estas komerca ejo en kiu diversaj entreprenistoj (kaj tiu ĉi sepdekjarulo) kunlaboras ĉe la sama adreso por malmultkoste lui modernan oficejon, bonvolu proponi alternativan terminon. Eble pli grave, ni pridiskutu porajn kaj kontraŭajn flankojn de onta Esperanto-novfarejo en via mondoparto! Cele al pli vasta kaj ĉeesta engaĝiĝo de la junaj generacioj en la Movado mi invitas proponojn. Kaj, bonvolu eldiri komenton aŭ demandon pri tia kontrakto, la lukostoj, kaj aliaj kondiĉoj ktp meze de senprecedenta pandemio.
La Adelajda eksperimento celanta homojn de dudek ĝis kvindek jaroj baldaŭ finiĝos ĉar
(1) iuj kontestataj instrukcioj al mi de la ĉefsidejo de bahaismo en Aŭstralio (Mona Vale, Sidnejo) rapide konkretiĝas kaj (2) mi malsukcesis allogi seriozajn komencantojn. Mallonge, pri tiu procezo de konsultado kun miaj karaj amikoj samlandaj en bahaa administrado, mi atentigas, samkiel ĉe ĉiuj bahaanoj, ke mi obeu instrukciojn de la propra nacia institucio sed rajtas kontesti. La koncernaj instrukcioj igas mian novfarejon finance ne-farebla (angle: ‘unviable’.) Mi do lastatempe apelaciis al la Universala Domo de Justeco, kiu estas al la tutmonda bahaanaro nia demokratie elektita institucio fin-decida, ĉar oficiala plendo pri mi de Sidnejo baziĝas je malveraĵo. Tion mi substrekis en nerespondita letero al la aŭstralia baha-estraro antaŭ ol apelacii al la Universala Domo de Justeco en Hajfo, Israelo: Mi neniam estas kritikinta eĉ unu bahaan institucion ĉar ĉiuj oficialaj dokumentoj instituciaj, kies temo estas Esperanto, senescepte referencas pozitive al la zamenhofa lingvo:
https://www.bandeeducation.com/la-principo-de-universala-help-lingvo Aliflanke, sen specife akuzi unuopulojn, por ke mi ne damaĝu onian reputacion, mi tamen ofte kolektive kritikas bahaajn individuojn en la anglosfero ĉar male al la situacio en la 20a jarcento (a) apenaŭ unu influhava bahaa estro esperantistiĝas kaj (b) preskaŭ
ĉiuj bahaaj estroj (pastroj, papoj kaj teologoj ne ekzistas en bahaismo!) aŭ ignoras aŭ nescias sian devon kiel individuaj kredantoj obei la jenan instrukcion de la Univesala Domo de Justeco pri la lingva principo mem: “ĝi postulas urĝegan priatenton.” Similan devon ili dividas kun la nedemokratie selektitaj gvidantoj de Bahaa Esperanto-Ligo # por almenaŭ ekrefuti bon-intencan kritikadon aperigitan en MONATO (oktobro 2020 & novembro 2020) kaj Esperanto sub la suda kruco:
https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-128-sep2017.pdf p. 21 – 24. Alidirite, kaj grave: kritiki bahaajn unuopulojn ĉar ili estas malobeemaj aŭ nesciaj (kaj definitive ne konsultemaj!) memevidente ne signifas kritikon de bahaa institucio! Kvankam la kritikitoj hazarde membras foje en la Universala Domo de Justeco ili tamen havas la samajn respondecojn de ĉiuj bahaanoj ĉar ili iĝas la institucio nur kiam la naŭ membroj kunagas por verki subskribitajn oficialajn anoncojn. Problemo aldona al punktoj (1) kaj (2) supre, kiu malhelpas mian novfarejon, estas mia manko de mono laŭ aŭstraliaj normoj. La ses monata buĝeto elĉerpiĝos en februaro. #
https://www.bandeeducation.com/malhonora-skandalo-1974
Pro sia koncizeco plaĉas al mi la kunmetita vorto de Profesoro Renato Corsetti elpensita: nov-farejo. La redaktoro de la famkonata 'Le Monde de l’espéranto', sinjorino Claude Nourmont, utiligas la terminon 'Fabriko de novigado' kaj rekonas la fortostreĉajn klopodojn de mia samurbano, Sandor, kies sennombraj taskoj realigas nian kongreson kaj somerlernejon en la senkompara haven-urbo, belega Sidnejo: 'La prezidanto de la aŭstralia Esperanto-asocio & magistratano Abrahimzadeh malfermas Esperanto-centron.'
==================================================================================
Celoplaĉe estas (re)vidi vin en Aŭstralio kadre de ĉeesta Esperanto-kongreso eĉ pli grandskala kaj informriĉa ol la nuna en Sidnejo! ĉu la 12a Azia-Oceania Kongreso post la 11a en Sud-Koreio, 2022?
Sendube multaj el vi sopiras belegan etoson de antaŭ preskaŭ 25 jaroj kiam en la prestiĝa Adelaide Convention Centre niaj karmemoraj samideanoj Kep Enderby kaj Ralph Harry dediĉis sin al la zamenhofa idealo: Ralph: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ralph_Harry Kep: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kep_Enderby



