Estimata D-ro Duncan Charters: Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio
MALHONORA SKANDALO & 1974 la 16an de marto 2020
. .
Kopie al Prof SO Jinsu: UEA estrarano por Azio, Oceanio, Informado kaj Amikoj de Esperanto. Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr: Vic-prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, estrarano interalie pri Eksteraj Rilatoj, Rilatoj kun TEJO kaj Membro-Organizoj.
Vi sendube jam konsentas, mi opinias, ke mankas sufiĉe da konsultado pri (a) la principo de universala helpilo kaj (b) pri la zamenhofa lingvo mem ĉe preskaŭ ĉiuj NRO-j, samkiel ĉe la bahaa mond-komunumo! Ekzemple, bahaa fak-kunsido ne okazis en 2019 dum la UK en Lahti, nek kadre de la 9a Azia-Oceania Kongreso en Da Nang! En lastaj tri jaroj el inter la ses miliona bahaa diasporo en 200 landoj ŝrumpis la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) de 400 parolantoj de Esperanto al 200! Temas pri bedaŭro spegulata en la fakto ke en la bahaa religio inter 1989 kaj 2019 oni dum tri jardekoj konstante vidas tiun saman statistikon de 6.000.000 en nia adeptaro dum samtempe la monda loĝantaro duobliĝis.
Oficiale, nome de la sola Gardanto de bahaismo, Shoghi Effendi, sed preskaŭ tute maltrafata:
‘Kiel vi scias, Shoghi Effendi [1897–1957], senĉese stimulis la bahaanojn, kaj en la Oriento kaj en la Okcidento, fari intensan studon de tiu lingvo [Esperanto] kaj konsideri ĝin gravan perilon por disvastigi la Kredon en internaciaj rondoj. Li aparte urĝas la bahaanaron forte reprezenti la Kredon en ĉiuj Esperanto-Kongresoj kaj asocioj, tiamaniere kreskigi pli grandajn amikecon kaj kunlaboron inter si kaj la esperantistoj.’
Por ne kolere tro protesti iujn politikojn de BEL mi simple eksiĝis de Bahaa Esperanto-Ligo antaŭ kelkaj jaroj. Ni bahaanoj kompreneble restas amikemaj unuj al la aliaj rilate la membraron kaj la estrojn de niaj institucioj. Mi havas tamen rajton pozitiv-stile kritiki kaj peti helpon de esperantistoj pri situacio kiun eminentaj lingvanoj niaj – cent jaraĝa Marcel Leereveld kiu ankoraŭ aktivas en Melburno; fama aŭtoro, mia samurbano, Trevor Steele; kaj tre respektata instruisto en Okcidentaŭstralio, Vera Payne – publike priskribas en ekstreme fortaj vortoj, ekz., “preskaŭ kriminala”: Vidu p.24 http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-128-sep2017.pdf
Al Bahaa Esperanto-Ligo instrukciis la Universala Domo de Justeco (nia plej alta instanco) en la deka de majo 1974: "Individuaj bahaaj esperantistoj kompreneble havas rajton kuraĝigi bahaanojn studi Esperanton, tamen la Bahaa Esperanto-Ligo mem ne rajtas fari tion."
Ke BEL kiel ne-demokrata bahaa institucio ne pretas formale peti al sam-religia institucio demokrata, la Universala Domo de Justeco, ke ĝi rekonsideru oficialan decidon de 1974 en kiu la Domo paŝojn malpermesas flanke de BEL por esperantigi ne-esperantistajn bahaanojn estas al mi misterego. Malpli serioza punkto, tamen almenaŭ konsultinda por eviti konfuzon ĉe la esperantistaro, estas ke Bahaa Esperanto-Ligo kundividas kun Brazila Esperanto-Ligo la saman mallongigon, BEL. Tiu Sud-Amerika organizo estas multe pli aĝa kaj havas proksimume 400 membrojn. Mi petas vin kaj aliajn eminentajn esperantistojn ekdialogi per ia persona kontakto, kaj probable ne institucia, por ke neniu ete ĉaĝreniĝu, kun oficistoj de Bahaa Esperanto-Ligo aŭ prefere kun (en Ĉikago aŭ Nov-Jorko aŭ Hajfo) influ-havaj bahaaj individuoj enamiĝintaj la anglan lingvon. La celo estu ke tiu ĉi malpli kontestata afereto pri ebla ŝanĝo de nomo estos vojeto al serioza konsultado pri la instrukcioj de Abdul Baha, ne al institucioj, sed al ĉiuj bahaaj unuopuloj.
Tiu ĉi aŭstralia bahaano ne komprenas la raciigon de tiu dekreto de la Domo en 1974 ĉar figuro obeenda de la bahaa kredo jene en aŭtoritata verko * oficiale konsilis kaj fakte ordonis:
“Dankon al Dio ke D-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto. Ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo, por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj.”
Abdul Baha (1844–1921), la sola oficiala interpretanto de la tekstoj de Baha’u’llah, Parizo, 1913.
(Esperantigita de Lidia Zamenhof (1904 – 1942) el la plej fama instrulibro * de Bahaismo.)
Abundas instrukcioj de bahaaj figuroj kaj institucioj ke bahaanoj studu kaj disvastigu Esperanton: HOW IMPORTANT IS THE AUXLANG PRINCIPLE?
https://www.bandeeducation.com/the-principle-of-a-universal-auxiliary-language La supre priskribita problemo eble estas solvita jene, ke iuj eminentaj nebahaanoj kiel vi diplomate informu bahaajn administrantojn en neformala babilejo aŭ telefonvoko pri la primara rango de la internacia helplingva principo kaj la rolo de Esperanto en ĝi surbaze de bahaaj skribaĵoj kiujn ili formale promesis obei je bahaaniĝo. https://www.bandeeducation.com/books-bio
Amike. Paŭlo. Adelajdo. Aŭstralio.
Membro de Societo Zamenhof. UEA komitatano A. Gastiganto de Pasporta Servo. SATano. Diplomita Cseh-instruisto. Dumviva membro de Aŭstralia Esperanto Asocio. Eksa membro de Bahaa Esperanto-Ligo.
En famkonata Esperanto-enciklopedio aperinta antaŭ la Dua Mond-Milito la redaktoro komentas sub la rubriko Bahaismo
ke tiutempaj homoj ofte asertis tra Azio ke la plej multo el la bahaanaro estas esperantistoj. Ho mia Dio! Jen, tiu ĉi aŭtoro anglalingve verkis du-partan kronikon de tio kio honte okazis por ridindigi kaj renversi tiun aserton: From Babel to Baha’i (Paul J Desailly) https://gum.co/gDehr https://gumroad.com/l/TbtCp
Du ekstraktoj el
ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO
Bahaismo. Religia movado, devenanta el Persujo, multe persekutita siatempe. Antaŭulo: Báb, fondinto: Baha'u'llah, klariganto kaj disvastiganto: Abdul Baha, nuna gvidanto: Ŝogi Effendi. Bahaismo instruas sendependan serĉadon de la vero, forlason de ĉiuj superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj, unuecon de la homaro. Krom la religiaj principoj ĝi postulas universalan pacon, proklamas egalrajtecon de ambaŭ seksoj, limigon de la ekstremoj de riĉeco kaj malriĉeco, universalan edukadon, adoptadon de int. helplingvo. Abdul Baha en multaj siaj verkaĵoj kaj paroladoj montriĝis amiko de E. En siaj vojaĝoj tra Okcidento li plurfoje parolis antaŭ E-istoj kaj fervore kuraĝigadis ilin. En Edinburg 7. jan. 19l3 Abdul Baha diris i. a.: "Ni ordonis al la bahaanoj en Oriento studi zorge tiun ĉi lingvon, kaj baldaŭ ĝi estos disvastigita tra la tuta Oriento." La aktiva simpatio de la bahaanoj multe helpas disvastigadon de E en la orientaj landoj. Personon, kiu lernas E-n, aŭ E-istan turiston oni ofte demandas tie, ĉu li estas bahaano. Dum la UK-j regule okazadas bahaaj fakkunvenoj, informantaj pri la bahaismo; la unua okazis dum la 17-a en Geneve. Pri ĉiuj detaloj informas la verko Baha'u'llah kaj La Nova Epoko *, verkita de Esslemont, trad. de Lidja Zamenhof…
* Baha' u'llah kaj la Nova Epoko. Verkis J. E. Esslemont, el la angla trad. Lidja Zamenhof. 1930, 192 p. Detala konatigo de la historio kaj instruoj de la Bahaismo, kun indekso de la temoj. Bona stilo. [Esslemont mem regis Esperanton sed ne je la nivelo de Lidia Z.]
FROM BABEL TO BAHÁ’Í (FB2B) --- PART 1
Author: Paul Desailly, Australia. ISBN NO: 978-1-64316-010-8
On the brink of war East and West face the abyss! In the former the source of a world-devouring fire, whose violence none can quench, is religious fanaticism and hatred. In the latter excessive liberty leads to sedition, whose flames none can quench. Divine power alone can deliver humankind from these inexorable and desolating afflictions:
Now at hand is
“that millennial day, which has been prophesied by the past prophets and seers, that day in which, it is said, the wolf and the lamb will drink from the same fount, the lion and the deer graze in the same meadow. The signification of this Holy Writ is that the contesting races, warring nations, inimical religions, will come to each other in the spirit of love and amity... The unification of language will transform the world of humanity into one world; the unification of language will do away with the misunderstandings between religions, and the unification of language will bring together the East and the West in the spirit of fellowship and love.” Sir Abdu’l-Baha Abbas K.B.E. (Edinburgh, Scotland, 1913.)
Thorough and transparent consultation in and beyond the Bahá’í community, together with much enhanced interaction with the Esperanto movement, are vital steps toward making world peace real and extirpating perceptions of hypocrisy faced by followers of Bahá'u'lláh.
From Babel To Bahá’í (FB2B part 2)
https://gumroad.com/l/TbtCp
Paul Joseph Desailly, Adelaide, Australia March 2020