La Majstro
D-ro. L. L. Zamenhof
(1859 – 1917)
1905: Franca Honor-legio
1909: Ordeno de Izabela la Katoliko (Hispanio)
1910: Nobel-pacpremia nomumito
1910: Attends World E-congress, DC.
2017: Unesko – monda personeco
Anstataŭ legi aŭstraliajn laŭvole legi: baratajn, britajn, kanadajn, kiviajn, niĝeriajn, sudafrikajn, tanzaniajn, usonajn…
"Por faciligi kompletan interkomprenon inter ĉiuj homoj, universala helplingvo estos adoptita... En ĉiuj sanktaj libroj kie vi trovas tian deklaron?" Abdul Baha en Divine Philosophy (Dia Filozofio), ĉapitro 2.
* Gvidantoj ĉi tie estas referencataj kiel individuaj sekvantoj de Baha'u'llah (prononcita proksimume: Ba Ho La), la Persekutito, kiu en siaj mez-kvardekaj jaroj fondis bahaismon en Persio en 1863. https://eo.wikipedia.org/wiki/Bah%C3%A1%27u%27ll%C3%A1h Demokratie elektitaj bahaaj gvidantoj ekzercas aŭtoritaton ekskluzive kiel naŭpersonaj Asembleoj ĉe lokaj, regionaj, naciaj kaj internaciaj niveloj, kiel sube en la Universala Domo de Justeco, Monto Karmelo, Ĥajfo. Neniu pastrara klaso ekzistas! Aŭtoritato apartenas al la Asemblea kolektivo! Por bahaano kritiki la centrajn Figurojn aŭ instituciojn de la Bahaa Kredo konsistigas subfosan kaj neakcepteblan mispaŝon kiu povus rezultigi sankcion kiel ekzemple perdon de voĉdonrajtoj. Kritiki samreligianon, krom malice elpaŝi por intence damaĝi ties reputacion, estas tamen ne malpermesita. Ke ĉi tiu 'ne bona bahaano’ en Adelajdo kritikas ekde 1991 influhavajn bahaajn individuojn en la bahaa anglosfero, kaj tamen, neniam perdis la voĉdonrajtojn, parolas por si mem. Ilia evidenta malinklino esperantistiĝi aŭ promocii la helpilan principon estas eble de ili ne taksita damaĝa aŭ ne-pia, sed, ĉar ilia neagado pri la help-lingva principo nun estas prezentata en la plej bona kazo kiel nedefendebla nescieco, oficialaj sankcioj eble atendas ĉi tiun aŭstralian pekulon. Eble ne, ĉar ĉiuj baha-anoj per sendependa esplorado de la vero kaj per travidebla konsultado estas devigataj batali nescion. Tia neagado igis bahaajn aŭtorojn kaj akademiulojn dum jardekoj senvivigi la help-lingvan principon.
"Gvidantoj de religio en ĉiu epoko malhelpis sian popolon atingi la havenojn de eterna savo, ĉar ili kaptis la bridojn de aŭtoritato en sia potenca teno. Iuj pro la avido al gvidado, aliaj pro manko de scio kaj kompreno, estas la kaŭzo de ekstrema malavantaĝo al la homoj."
Baha'u'llah. (1817 – 1892.) Sed, tamen
“NE MALALTIGU LA POZICION DE LA KLERAJ EN BAHA-O KAJ NE MALGRANDIGU LA RANGON DE TIUJ REGANTOJ, KIUJ INTER VI ADMINISTRAS JUSTECON.”.
UDdeJ: Chuungu Malitonga, Paul Lample, Juan Francisco Mora, Ayman Rouhani, Payman Mohajer, Shahriar Razavi, Praveen Mallik, Andrej Donoval, Albert Nshisu Nsunga. Majo, 2023
De ilia persona rompo aŭ nescio de la bahaa Sankta Interligo pri la help-lingva principo la vualado rezultinta estas ofendo.
Ke bahaaj gvidantinoj estas malpermesitaj servi en la UDJ estas traktita ĉi tie: https://gum.co/TVuAR
Diversaj distingaj faktoroj estas reliefigitaj flav-fone laŭ lenso de ĉi tiu esperantisto.
Kiel vi scias, Baha'u'llah saĝe kaj entute ekskludis mem-promociadon por postenoj en bahaaj institucioj! Kio tamen regas rilate inversigon de tiu ikonoklasta regulo? Ĉu bahaaj ordinaruloj rajtas varbi kontraŭ necedemuloj? Cetere, miaj multaj gravaj sanproblemoj en lastaj du jaroj min igas tute ne kapabla servi en iu ajn administra rolo. Demokratie elektitaj gvidantoj en naciaj kaj internaciaj institucioj? Tio avangardas en religio! https://bahaiteachings.org/what-makes-bahai-faith-different-other-religions/
Jardekon antaŭ ol komenci siajn famkonatajn vojaĝojn tra okcidentaj landoj antaŭ la unua mondmilito, Abdul Baha en Ĥajfo diris al kelkaj pilgrimantoj: “La diferencoj inter ĉi tiu Revelacio kaj tiu de Jesuo Kristo estas, ke en ĉi tiu ciklo ĉiuj loĝantoj de la mondo estos kolektitaj en unu nacion; universala paco venkos, sangoverŝado kaj milito ĉesos; estos universala lingvo; kuniĝo kaj harmonio atingos sian plej altan staton.” Bahaa periodaĵo, Star of The West, volumo 11, numero 17, paĝo 286; Vidu: Mateo 10:34.
Sep aŭ ok milionoj da bahaanoj dise tra la mondo en ĉiaj komunumoj kredas je progresiva revelacio: La Fondintoj de Judismo, Hinduismo, Zoroastrismo, Budhismo, Kristanismo, kaj Islamo t.e., en bahaa lingvaĵo, Manifestiĝoj de Dio, unu kaj ĉiuj estas revinintaj spirite en la nomo de baha, kiel promesite en la sanktaj libroj. Abrahamo, Kriŝno, Moseo, Zoroastro, Budho, Kristo kaj Mahometo posedas la saman spiriton; tiu sameco klarigas la singularan veran difinon de reenkarniĝo. Ili, kaj nur Ili, post la fizika morto, revenas en nian materian mondon en ĉiu epoko, kaj nur en la spirito! (Iliaj virtoj revenas!) Por gvidi la homaron en moralo kaj spiriteco ĉi tiuj perfektaj Manifestiĝoj de Dio sinsekve aperas ĉiujn 500 jarojn proksimume; Ili diferencas inter si nur en la fizika formo kaj en la gloro de la atributoj dotitaj al Ili de la unusola Dio laŭ postuloj kaj krizoj de la epoko. Baha'u'llah estas la Manifestiĝo de Dio por nia tempo. En memevidenta kaj gravega senco diferencoj apenaŭ ekzistas inter la Bahaa Kredo kaj aliaj Kredoj, inkluzive de indiĝenaj religioj; principe samas la kerna afero de amo al onies proksimulo.
Ĉiu bahaano kredas, ke "la Promesito el ĉiuj popoloj de la mondo jam aperis. Ĉiuj popoloj kaj komunumoj atendis Revelacion kaj Li Baha'u'llah estas la plej eminenta Instruanto kaj Edukanto de la homaro." Abdul Baha en Baha'u'llah kaj la Nova Epoko (BNE) de d-ro John Esslemont, p1. Tr: Lidia Z.
Sen precedenco en religia historio, ĉi tiuj instruoj kaj principoj de Di-sendita Mesaĝisto estas pluekzistantaj kaj alireblaj en originalaj manuskriptoj de Li mem verkitaj, por ke ni kaj estontaj generacioj povu intense esplori Revelacion por ni mem, tiel malhelpante por ĉiam la damaĝojn de homa interveno kaj mis-interpretado faritajn de koruptaj aŭ sensciaj elitoj. Sed, ĉe nedemokratiaj entoj aĉa, aŭ simple erara kaj privilegia aliro ofte persistas, kiel en la Bahai Publishing Trust de Ĉikago kaj en la Domo-sankciita Bahaa Internacia Komunumo malgraŭ uverturo kaj petego de esperantistoj de Ilinojso kaj precipe de la oficejo de Esperanto-najbaroj de BIK ĉe la sama, fama, UN-adreso, Novjorko. En Esperanto: p. 90: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6655#ek https://www.yumpu.com/es/document/read/10266523/realigas-la-mondan-pacon-la-bahaa-kredo-kaj-esperanto Vidu ankaŭ anglalingve: Making World Peace Real, p. 86: https://pauldesailly.gumroad.com/l/making_world_peace_real
En Bahaaj Skriboj atentokapte abundas specifaj kaj mirindaj referencoj al la lingvoprincipo, al Esperanto, kaj al d-ro Zamenhof. Foje Abdul Baha neformale renkontis unuopajn esperantistojn; ofte li mem paroladis en niaj E-kluboj kaj establaĵoj. Iufoje en Parizo, 1913, li kvarfoje menciis rekte Esperanton kaj unufoje citis oblikve ĝin ene de du kortuŝaj alineoj. La fama skota esperantisto, d-ro Esslemont, registris tiun paroladon en BNE, kiun Shoghi Effendi https://eo.wikipedia.org/wiki/Shoghi_Effendi_Rabb%C3%A1n%C3%AD en sia majstra verko, Dio Preterpasas *, jene priskribis: "tiu grandioza, aŭtoritata kaj ampleksa enkonduko al bahaaj historio kaj instruoj verkita de tiu purkora kaj senmorta antaŭenigulo de la Kredo, J. Esslemont." Ke BNE konsistigas aŭtoritatan verkon grave menciindas! Iam Shoghi Effendi mem propre direktis revizion de BNE. Sed, en 1950 la Bahaa Eldonejo, Usono, akiris kopirajton, arogis al si prerogativon de la bahaa Gardanto prononci la kronologion de la Sep Kandeloj de Unueco de Abdul Baha, kaj eĉ publikigis en BNE, kvazaŭ skribite de Esslemont, prokrastitan rolon por la Lingva Kandelo en lasta pozicio – t.e. post kiam la preferataj Kandeloj de la Komitato estis jam atingitaj. Tiuj damaĝaj intrigoj de usonaj bahaanoj aperis en ĉapitro X de BNE pri lingvo ĝis la 1970a eldono. Ilia ekskluziva rego de, kaj enmiksiĝo en BNE vidigas eĉ nun tie en la aktuala eldono entute eraran interpretadon pri Abdul Baha en Londono rilate al unusola Universala Lingvo, kiu kaŭzas malplivalorigon de Esperanto kiel la potenciala Helplingvo: https://interlingvistiko.net/wp-content/uploads/2021/05/5-Nordenstorm.-Views-on-Esperanto-in-the-Bahai-faith.pdf p. 47; FB2B https://pauldesailly.gumroad.com/l/gDehr p.64. * https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4707 https://bel.bahai.de/blog-post/dio-preterpasas-eldonita/ Neniu sukcesis eĉ ek-konvinki la nunajn posedantojn de BNE en Usono por almenaŭ et-agnoski la damaĝon faritan, kaj ankoraŭ okazantan, pro tio, ke oni lasas stari dum jardekoj en ‘la lernolibro de la Kredo’ falsan kunigon rilate konsilon de Abdul Baha pri unusola Universala Lingvo ‘en tre malproksima tempo’. Verdire, nepre necesas ke aperu kiel eble plej baldaŭ en reviziita eldono liaj ‘ripetataj kaj emfazaj admonoj’, por citi la Gardanton, pri urĝe bezonata Universala Help-lingvo, kaj pri liaj malambiguaj instrukcioj pri Esperanto. Grava ofendego al la homaro (kaj aparte al la ne-anglofona mondo!) malkaŝita en ĉi tiu skandal-raporto etendiĝas vaste preter Usono en cento da tradukoj ĉar la angla originalo, kune kun ties tiel nomataj “korektoj” de komitato, estis (ankoraŭ estas!) la monda modelo por la koncernaj tradukoj.
Mallonge antaŭ ŝia abomena murdo en Treblinka, nazia ekstermejo en Pollando, Lidia Zamenhof kiu estis la plej juna infano de Klara kaj Ludoviko Zamenhof tradukis Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko al la Monda Lingvo (t.e. Shì Jiè Yu, la nomo de Esperanto en la Ĉina Popola Respubliko kies registaro jam multajn jarojn forte ĝin subtenas. https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-137-dec2019.pdf p. 16 – 18. Gekamaradoj! Ni legu la sanktajn vortojn de Abdul Baha pri la simfizo, la simbiozo, aŭ se vi preferas, pri la koincidoj inter la bahaa religio, la Interna Ideo de Esperantismo kaj de la monda paco mem. Bonvolu atenti je la unua alineo sep elstarajn promesojn kiuj por la unua fojo aperas en la longega kronologio de religio. La Interna Ideo: https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-131-jun2018.pdf p 23-25. Honore al Lidia Zamenhof: https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-127-jun2017.pdf p. 16 – 17.
“La plej granda rimedo akcelante unuiĝon de la Oriento kaj la Okcidento estos komuna lingvo. Ĝi faros el la tuta mondo unu hejmon, kaj ĝi fariĝos la plej forta impulso por la homa antaŭeniĝo. Ĝi levos la standardon de la unueco de la homaro. [De bahaanoj la preferata slogano de 3 generacioj.] Ĝi faros el la tero unu universalan komunaĵon. Ĝi estos kaŭzo de amo inter la homidoj. Ĝi kaŭzos bonan kunvivadon de diversaj rasoj. “Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto. Ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li pro lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj. Mi esperas ke Esperanto estos akceptita kiel lingvo de ĉiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke ĉiuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn; unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter ĉiuj popoloj de la mondo. Konsideru kiel malfacile estas hodiaŭ interkomunikiĝi kun diversaj nacioj. Se oni studas eĉ kvindek lingvojn oni ankoraŭ tamen povas vojaĝi tra lando kaj ne koni ĝian lingvon. Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu.” Abdul Baha, Parizo, Feb 1913. Baha'u'llah kaj la Nova Epoko, ĉapitro X, La Vojo al Paco, tr: Lidia Z.
Abdul Baha al bahaanoj: “Nepras disvastigi Esperanton malproksimen kaj studi ĝin - religia devo.” Precize pri Nepras kaj devo vidu punktojn 17 kaj 12: https://www.bandeeducation.com/la-principo-de-universala-help-lingvo Abdul Baha al Esperantistoj: “Dankon! Al vi mi dankegas. Mi gratulas vin el la profundo de mia koro.” https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-129-dec2017.pdf p.26 - 28. Bahaanoj! Eksterordinara dankemo; ĉu gesto unika? Kial? Al esperantistoj en Vaŝingtono D.K. Abdul Baha klarigis la 25an de aprilo 1912: “Tial la prioritata servo al la homa mondo estas instali tiun ĉi internacian helpan komunikrimedon.” (Sama ligilo, punkto 2.)
Atinginte dek kvin jarojn ni bahaanoj elektas sendepende de niaj gepatroj ĉu oficiale aliĝi al la Kredo per subskribo de Sankta Interligo, en kiu ni solene promesas obei gvidon skribitan de la Universala Domo de Justeco kaj de la centraj Figuroj de nia religio, ekzemple de Abdul Baha. Malmultaj bahaanoj konscias eĉ periferie pri liaj instrukcioj pri Esperanto. Por bahaaj junuloj de la 21-a jarcento, Ludovik Zamenhof estas nomo malofte aŭdata, kaj lia lingvo de la monda paco kvazaŭ itala opero enscenigita en utopio! Kial do? # La Universala Domo de Justeco, kiel la supera bahaa aŭtoritato ekde 1963, alvokis oficiale jam en 1985 ĉiujn popolojn urĝe okupiĝi pri la fundamenta principo de internacia helplingvo (Vidu punktojn 3-5: https://www.bandeeducation.com/la-principo-de-universala-help-lingvo ) kaj Abdul Baha fojon post fojo prioritatigis Esperanton! # Redaktoroj ĉe Vikipedio kaj la prestiĝa Chambers Dictionary of Beliefs and Religions (Vortaro de Kredoj kaj Religioj aperigita de famkonata usona firmao, Chambers) agnoskas multe pli de la Esperanta-Bahaa-konekso (kaj publikigas ĝin!) ol Domanoj en Ĥajfo aŭ bahaaj proprietuloj kaj akademiuloj prizorgante BahaiTeachings.org, BahaiBlog, BahaiChronicles ktp. Bv. legi: https://en.wikipedia.org/wiki/Bah%C3%A1%CA%BC%C3%AD_Faith_and_auxiliary_language http://www.amazon.com/Chambers-Dictionary-Beliefs-Religions-Vernon/dp/0550103449
La Majstro
D-ro. L. L. Zamenhof
(1859 – 1917)
1905: Franca Honor-legio
1909: Ordeno de Izabela la Katoliko (Hispanio)
1910: Nobel-pacpremia nomumito
1910: Attends World E-congress, DC.
2017: Unesko – monda personeco
La Mastro
Sir ‘Abdu’l-Bahá Abbas
(1844 – 1921)
La Mistero de Dio
1920: Kavalirigita De La Brita Registaro
1912: ‘Eo 1st service to world.’ DC
La Instruisto
Lidia Zamenhof
(1904 – 1942)
Ace Intercontinental teacher
of Esperanto, ardent
Bahá'í Esperantist
Kavalirigita De La Brita Registaro
The Guardian
Shoghi Effendi
(1897 – 1957)
Interpretas instrukciojn de Abdul Baha al la bahaanaro pri Esperanto jene: ‘emfazaj kaj ripetataj admonoj"
BAHA’U’LLAH ESTIS ESPERANTISTO https://www.bandeeducation.com/the-baha%E2%80%99i-faith-and-esperanto-a-ticklish-relationship Lumbildoj 5 kaj 6. https://www.bandeeducation.com/hypocrisy-in-religion
Pri la angla kiel ebla helplingvo tutmonda malveroj legiĝas dum jaroj ĉe Bahaipedia, kvin el la ses eltiraĵoj pri Esperanto malgravigas ĝin (kaj, al ĉiu leganto, pro manko de kunteksto, ŝajnas kontraŭi unu la aliajn!), mankas vortoj de Abdul Baha en la imperativo elde aŭtoritataj tekstoj, ke bahaanoj devas studi Esperanton. Tiamaniere la redaktoro malice aŭ malscie distordas bahaajn instruojn pri la help-lingva principo al la hodiaŭa generacio: https://bahaipedia.org/Auxiliary_language Ni preĝu, ke li degnos ek-konsulti, aŭ voĉe kun miaj teknologiemaj filoj aŭ skribe ĉe malferma diskutgrupo, kie regas sendependa aliro al ĉio: https://bahaiforums.com/t/and-when-the-war-is-over -in-ukraine.25509/page-52 #1029
Shoghi Effendi diras, ke la homoj de la mondo ĉiam estas rigardantaj la sekvantojn de Baha'u'llah; parolas Li pri la amo, paco kaj unueco, kiujn ni bahaanoj realigu "per vortoj tiom mildaj kiel lakto" kiel antaŭkondiĉo por instrui nian Kredon, rimarkante tamen, ke la fundamentaj bahaaj principoj kaj moralaj instruoj estu foje vortigitaj emfaze por antaŭ la publiko prezenti aferojn pli bonajn ol tio, kion ĝi jam posedas: “Se, ekzemple, la nebahaanoj demandus la [bahaajn] amikojn: 'Kio distingas vin de ĉiuj ceteraj?', kaj se al tio la amikoj respondas: 'Sur la vojo de nia amo al la Centro de nia Kredo, ni oferus niajn vivojn kaj havaĵojn,' tiuj de la civilizita mondo neniam kontentiĝos per tia respondo. Ili nur dirus: ‘Via amo, via ofero por unuopa individuo ne povas servi kiel rimedo por la kronikaj malsanoj, kiuj turmentas la socion hodiaŭ.’ Se la amikoj tiam respondas: ‘Nia religio provizas principojn kaj moralajn instruojn, kies valoro la plej saĝaj homoj hodiaŭ ne povas nei,' jen la respondo: 'Noblaj principoj kaj instruoj produktos efikon sur la homa karaktero, kaj resanigos la mortajn malsanojn afliktantajn la socion, nur en tia tempo, kiam tiuj, kiuj pretendas ilin kredi kaj subteni, estas ili mem, la unuaj por vivigi ilin, kaj por demonstri la valoron kaj la avantaĝojn de ili en siaj propraj ĉiutagaj transakcioj kaj vivoj.’ Krom se tio okazas, estas nenio por distingi bahaanojn de la ceteraj.”
Januaro 2024. FEDERATION UNIVERSITY BALLARAT:
https://en.wikipedia.org/wiki/Federation_University_Australia
https://www.youtube.com/watch?v=WqcWOe5-sd8
https://esperanto.org.au
Diversaj distingaj faktoroj estas elstarigitaj flav-fone per ne-oficiala lenso de Paul Desailly. Alternativaj taksoj plejparte el perspektivo Vikipedia: https://eo.wikipedia.org/wiki/Bahaa_Kredo https://www.bandeeducation.com/what-is-the-baha-i-faith
Kio distingas la Bahaan Kredon de aliaj mondaj religioj? Parte por disvastigi la bahaan religion, parte por esperantigi miajn bahaajn amikojn (pri kiuj, sen ekspliki, la Universala Domo de Justeco en majo 1974 petis Bahaan Esperanto-Ligon ne tion fari
institucie *) kaj parte por demonstri la esperantismon de la Fondinto, Baha'u'llah (jam en 1890 en aŭdiencoj kun profesoro E. G. Browne!) prelego bazita sur dulingva eseo. Lumbildoj 5 kaj 6:
https://www.bandeeducation.com/the-baha%E2%80%99i-faith-and-esperanto-a-ticklish-relationship kaj ĉi tie:
https://www.bandeeducation.com/hypocrisy-in-religion * Pri rekonsidero de decido vidu alineojn 4 - 7: https://www.bandeeducation.com/malhonora-skandalo-1974 Pri diferencoj:
https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-130-mar2018.pdf p.18–22. Bonvolu komenti je la angla- lingva traduko por helpi la bahaanaron: bit.ly/bahai-desailly Ke Baha’u’llah demonstreble estis esperantisto al ili ne efikas!?
Bahaaj amikoj! La 17-an de septembro 1986 la Universala Domo de Justeco notis, ke bahaanoj kunlaborantaj kun esperantistoj, trovas, ke ni ‘dividas multajn idealojn kun ili’. Sed, pro suboptimuma konsultado dum 89 jaroj, mis-komprenoj abundis (ĉefe en bahaaj vicoj, ve) pri la facileco de Esperanto. El neaŭtentigita bahaa fonto, Parizaj Paroladoj, https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6655#ek p52 dum li samparolade alvokis ĉiujn aprezi Esperanton, oni ankoraŭ citas Abdul Baha de 1911: “Esperanto en sia nuna formo estas tre malfacila por kelkaj.” Tiun oksimoronaĵon Shoghi Effendi solvis en oficiala letero perslingve verkita en 1926, sed ties utilo malmultis ĝis 2015 kiam profesoro Greg Meyjes en verko rekomendita de Ĥajfo angligis la oficialan starpunkton de bahaismo, kaj Bernhard Westerhoff esperantigis: "Pere de Esperanto la kazo estas malsama, ĉar ĝi estas lingvo facila kaj parole kaj skribe. Se la geamikoj [bahaanoj] lernus tiun ĉi lingvon, la rezulto estus generado de pli granda sento de amo kaj unueco inter ili, kaj tio ebligus propagandi la Instruojn revelaciitajn por tiu ĉi Nova Epoko…" * Alportu viajn infanojn; ili fulmrapide konstatas la belecon kaj facilecon de Esperanto. Ĝi ja estas facila, tre facila aŭ relative facila, kaj krome estas ofte amuziga, ĝiaj normoj estas same internaciaj kiel ĝiaj instruistoj kaj tial Gandhi, Bakin, Tolstoj, Forel, Tagore, Lu Xun k.m.a. famuloj ĝin laŭdis kaj laŭdas. *FB2B, p.78: https://gum.co/gDehr
Ni do probable (sendube laŭ mi) trovos, ke Ballarat efektive plibonigos la vizion de La 9 Jara Plano rilate al 'transcendado de diferencoj' kaj 'harmonigaj perspektivoj' por citi la Universalan Domo de Justeco, geamikoj
Ke Baha’u’llah estis esperantisto ne efikas al bahaaj gvidantoj en la anglosfero kaj do same (mal)agas preskaŭ la tuta bahaanaro: Hipokriteco en religio. Kial? https://www.bandeeducation.com/hypocrisy-in-religion
Kaj, jen, do, la sama problemego altrudas bahaanojn de la generacio de miaj adoleskaj infanoj. Abundas influhavaj blogoj kies bahaaj proprietuloj ignoras kaj ruze pritraktas Esperanton. Pli akrigas ĉion ĉi malveraj asertoj starantaj dum jaroj ĉe Bahaipedia, kiuj baziĝas je oficiala bahaa parolado kadre de la Simpozio Nitobe (Beijing 2004) pri la angla kiel la ebla helplingvo, 5 el la 6 eltiraĵoj pri Esperanto malgravigas ĝin, kaj okulfrape, eĉ ne unu citas imperativan vortigadon de Abdul Baha en tekstoj aŭtoritataj, ke bahaanoj devas studi ĝin. Pro mikspota kompilaĵo tendenca kaj ofta manko de kunteksto la oficialaj dokumentoj prezentitaj kuniĝas por distordi la instruojn de la Bahaa Kredo al nova generacio interrete: https://bahaipedia.org/Auxiliary_language Mi preĝas, ke la usona redaktoro degnos kontakti miajn teknologio-amantajn filojn aŭ almenaŭ per travidebla konsultado ĉe la unusola vere interaktiva kaj honesta bahaa blogo de anglalingvanoj ekrebatos seriozegajn akuzojn: https://bahaiforums.com/t/and-when-the-war-is-over-in-ukraine.25509/page-52 #1029 14-8-2023.
La esperantismo de Baha'u'llah montriĝis en 1890 en aŭdiencoj kun profesoro E. G. Browne! Bv. vidi dulingve, Lumbildojn 5 kaj 6: https://www.bandeeducation.com/the-baha%E2%80%99i-faith-and-esperanto-a-ticklish-relationship kaj: https://www.bandeeducation.com/hypocrisy-in-religion
Kiam religiaj gvidantoj evitas oficialan gvidadon de sia Kredo, preĝu kaj petu helpon de la amaskomunikilaro!
Fidu je Dio sed ligu vian kamelon. https://eo.wikipedia.org/wiki/Bahaa_Kredo#Bahaismo_kaj_Esperanto Trust in God but tie up your camel. When the leaders of religion shun their Faith’s official guidance pray and enlist help from the media!
Dear editor. 3rd September 2023
In the history of the world-religions isn't it always the case, after the passing of the Founders, that Trouble and self-interest start with the powers that be in their Admin and Propagation?
It's not like the Baha'is are plagued with paedophiles or have carried off the crown jewels BUT their individual leaders en masse resort to that old chestnut of shunning whistle-blowers who expose 'what they cannot bear to hear'. The Baha'i administration is designed brilliantly to accommodate East and West, God has chosen it BUT its Anglophilic and Persophilic leaders have cozened the rest of us!
Sincerely. Paul (not the Apostle) Desailly. Adelaide, Australia www.bandeeducation.com
On Sept. 3, 2023, the President of the Universal Esperanto Association, Prof. Duncan Charters, composed the lines below in response to Baha’iForums’ MEDIA RELEASE: AN EXPOSÉ ON RELIGION AN ILLICIT COVER UP and to its intro letter above to various media outlets.
https://www.bandeeducation.com/baha-u-llah-was-an-esperantist
Correctly assessed by Professor Duncan Charters Ph.D. See Sept. 10, 2023. #16.
‘Thank you for including me among those receiving your press release. It is clearly important to keep pointing out the conclusions of the [Baha’i] founders concerning Esperanto, because of the logic of that choice over English. I think I told you about the time when I went to an open Baha'i meeting in Bloomington, Indiana when a graduate student there, and the speaker was the General Secretary of the faith in the U.S. At that time his position was that a decision had not been made about an international language, and that since the time of the founders the use of English across the world had developed to the extent that it was probably a more logical choice as a universal language of communication within and outside the faith. So I understand what you are dealing with.’
https://bahaiforums.com/t/media-release-an-expos%C3%89-on-religion-an-illicit-cover-up.25655/
See: September 14, 2023. #18 # https://bahaiforums.com/t/media-release-an-expos%C3%89-on-religion-an-illicit-cover-up.25655/
See #20: How 'Youth CAN move the world' becomes 'Youth DO move the world'
“Nuntempe [1891] nova lingvo kaj nova skribo estas elpensitaj. Se vi deziras, Ni komunikos ilin al vi.”
Epistle to the Son of the Wolf
Baha’u’llah
Epistolo al la Filo de la Lupo
At present [1891] a new language and a new script have been devised. If thou desirest, We will communicate them to thee. BAHA’U’LLAH ESTIS ESPERANTISTO! ĈU EN ORDO ĈE VI MIA KAREGA SAMRELIGIANO?
All Rights Reserved | bandeeducation