LA PRINCIPO DE UNIVERSALA HELP-LINGVO
LA PRINCIPO DE UNIVERSALA HELP-LINGVO
https://www.bandeeducation.com/bahais-esperantists
Paul Joseph Desailly
https://www.bandeeducation.com/books-bio
ĈU LINGVO PACIGOS LA MONDON?
(1)
Je la fino de Kitáb-i-Aqdas (Libro de Leĝoj) Bahá’u’lláh al parlamentanoj de la mondo verkis, ke la adopto de “unu lingvo por la uzo de ĉiuj surtere kaǔzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por igi antaǔen harmonion kaj civilizacion.” 1873, Akko, Israelo.
(2)
“Tial la plej grava servo al la homaro estos establi ĉi tiun internacian helpkomunikilon;
ĝi trankviligos la tutan gefrataron.” ‘Abdu’l-Bahá al Esperantistoj, 1912, Vaŝingtono
(3)
“Fundamenta manko de interkomunikado inter popoloj serioze subfosas la strebon al monda paco. Adopto de internacia helplingvo konsiderinde kontribuos al la solvo de tiu ĉi problemo kaj postulas urĝegan priatenton.” Universala Domo de Justeco, 1985, Hajfo, Israelo
(4)
“Ni konsilas tiujn bahaanojn, kiuj sentas la impulson helpi en tiu ĉi kadro, (t.e. kadre de siaj penoj akceli pacon) lerni Esperanton…” Universala Domo de Justeco, 1986
ĈU LINGVO INSTRUOS LA KREDON KAJ HARMONIIGOS RELIGIOJN?
(5)
“Sendube la agadoj de la esperantistoj jam fariĝis esenca kanalo por proklami la Kredon en gravaj kaj ofte neatingeblaj rondoj.” Universala Domo de Justeco, 1995
(6)
“…ĝi (Esperanto) akcelos la alvenon de tiu tago, tiu miljara tago, kiun antaǔdiris profetoj kaj viduloj, tiu tago en kiu, estas dirite, la lupo kaj la ŝafido trinkos el la sama fonto, la leono kaj la cervo sin paŝtos sur la sama herbejo. La signifo de ĉi tiu sankta Skribo estas, ke la batalantaj rasoj, militantaj nacioj, malamikaj religioj, alproksimiĝos unu al la alia en la spirito de amo, kaj kunligiĝos unu kun alia.” ‘Abdu’l-Bahá al Esperantistoj, Edinburgo, Skotlando.
(Vd: FB2B pt1, p50: “internacia helplingvo estas…kunligo de la popoloj kaj granda potenco por unuigi la religiojn.” Abdul Baha, Stutgarto
(7)
Pri forigado de “miskomprenoj, kiuj ekzistas inter diversaj religioj”: “Ili provokas militadon kaj disputojn, kaj estas neeble forigi ilin sen ĉi tiu universala lingvo disvastigata ĉie.”
Abdul Baha, Feb 1913, SOW, vol. 11,no17,19Jan1921 p290 http://bahai-library.com/abdulbaha_divine_philosophy&chapter=4
TGI, p104
(8)
“Kiel vi scias, Shoghi Effendi senĉese stimulis la bahaanojn, kaj en la Oriento kaj en la Okcidento, fari intensan studon de tiu lingvo (Esperanto) kaj konsideri ĝin kiel gravan perilon por disvastigi la Kredon en internaciaj rondoj. Li aparte urĝas la bahaanaron forte reprezenti la Kredon en ĉiuj Esperanto-kongresoj kaj asocioj.” Nome de Shoghi Effendi – oficiale, Hajfo, 1935.
KIUN LINGVON OPINIU VI? LA SANKTAJ SKRIBOJ CITAS KVAR LINGVOJN!
(9)
“Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu." ‘Abdu’l-Bahá dum Esperanto-bankedo, 1913, Parizo
(10)
"Ĉie en Usono mi stimulis la bahaanojn studi Esperanton; kaj mi laǔeble penos disvastigi kaj antaǔenigi ĝin." ‘Abdu’l-Bahá. Star of the West, (fama bahaa periodaĵo.) volumo 3, nro. 19
(11)
“Nu, ni danku la Sinjoron pro tio, ke ĉi tiu lingvo Esperanto estas kreita. Ni do ordonis al ĉiuj bahaanoj en la Oriento studadi ĉi tiun lingvon tre zorge, kaj post nelonge ĝi disvastiĝos tra la tuta Oriento. Mi petas ankaǔ al vi, esperantistoj kaj ne-esperantistoj, energie klopodadi por la disvastigado kaj propagandado de ĉi tiu lingvo.” ‘Abdu’l-Bahá, Edinburgo. (SoW 1921 p299-306)
(12)
“La bahaanoj konsideros la studadon de tiu ĉi lingvo [Esperanto] kiel nepran sian devon kaj estos por ili religia devo. Tial viroj, virinoj kaj infanoj, ili ĉiuj ĝin akiros.”
‘Abdu’l-Bahá (La Plej Granda Rimedo p12).
https://www.amazon.com/Greatest-Instrument-Promoting-Harmony-Civilization/product-reviews/085398591X
Malmultaj vendoj! Nur miaj komentoj!
ATENTU:
La signifon de ĉi tiuj multaj klaraj direktivoj skribitaj de 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi por instigi bahaanojn en plej fortaj terminoj okupiĝi pri Esperanto ne interpretas la Universala Domo de Justeco ĉar Shoghi Effendi mem faris en 1927: "emfazaj kaj ripetataj admonoj de 'Abdu'l-Bahá."
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
(13)
“La Kredo ne atingos sian celon nek iniciatos pacan ordon se la principoj restas ne realigataj. Ni devas asisti diversajn movadojn kies ideoj estas progresemaj kaj kun kiuj ni dividas similajn celojn.” Shoghi Effendi, Bahá’í News, nro 10, 1926 (Oficiala letero de Hajfo, 17 Sep 1986, al bahaaj naci-asembleoj diras ke bahaanoj ‘dividas multajn idealojn’ kun esperantistoj.)
(14)
“Unu afero, nur unu en si mem kaj sola, akiros la senduban triumfon de la Kredo. Nome, la grado en kiu niaj interna vivo kaj privata karaktero spegulas laǔ siaj multaj aspektoj la splendoron de tiuj eternaj principoj proklamitaj de Bahá’u’lláh.” Shoghi Effendi, 24 Sep 1924
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
(15)
" ‘Abdu’l-Bahá diras ke Esperanto disvastiĝos kaj eĉ rekomendis ke, ĉiuj bahaanoj kiuj povas, studu ĝin." Shoghi Effendi. 1928. (16) “Faru vi plejan penadon do je tiu ĉi laǔdinda entrepreno…” Shoghi Effendi, la 30-a de januaro 1926 (TGI, paĝo 30.) (FB2B, paĝo 78.)
(17)
"Dankon al Dio ke D-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto; ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laǔ sia eblo…”
‘Abdu’l-Bahá en Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko, p165
(De Lidia Zamenhof Esperantigita.)
(18) "La personon de 'Abdu'l-Bahá kaj lian laboradon mi tre alte estimas: mi vidas en li unu el la plej grandaj bonfarantoj de la homaro." L.L.Zamenhof
Vidu, La Vivo de Zamenhof, E. Privat.
-
D-ro. L. L. ZAMENHOF
15-a decembro 1859 – 14-a aprilo 1917
Kavaliro de la Franca Honora Legio 1905 Komandoro de la Ordeno de Isabela la Katolika 1909 Nomumita de UNESKO 2017
(19) “Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro, kiel pri granda idealo? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.” ‘Abdu’l-Bahá, Parizaj Paroladoj 1:9)
Por akiri mian libron pri la lingva principo bv. kontakti: pauljdesailly@gmail.com La anglalingva originalo estas aprobita de la nacia bahaa institucio de Aǔstralio, 2003:
https://gumroad.com/l/making_world_peace_real/ Senpage en Esperanto https://docplayer.net/98461511-Realigas-la-mondan-pacon-la-bahaa-kredo-kaj-esperanto.html
Recenzoj & komentoj de K Enderby, M Leereveld, O Buller, T Steele, R Corsetti, B Westerhoff, R M Ferreira, J Brozovsky, V Payne: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6655


