APOKALIPSO KAJ POST APOKALIPSO
Akbar’s Dream Alfred Lord Tennyson (1809-1892)
Well I dreamed
That stone by stone
I reared a sacred fane,
A Temple,
Neither Pagod,
Mosque nor Church, but Loftier, simpler,
Always open-doored
To every breath from heaven,
And Truth and Peace
And Love and Justice
Came and dwelt therein.
http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-127-jun2017.pdf p 24-26
Locksley Hall. Ulysses. Crossing the Bar.
http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-126-mar2017.pdf p 21-22
Flower in the Crannied Wall. Akbar’s Dream.
La sonĝo de Akbar aperis je la zenito de la Tenisona saĝeco en la jaro en kiu li kaj Baha’u’llah mortis:
Mi sonĝis, ke ŝton-post-ŝton’ mi konstruis sanktan Adorejon, Templon nek Pagodon, Moskeon nek Preĝejsimilan, Sed pli altan, pli simplan, ĉiam Malfermitan al ĉia spiro ĉiela, kaj ke Vero kaj Paco kaj Amo kaj Justeco venis kaj ekloĝis tie.
Esperantigis Lidia Zamenhof: https://blogs.bl.uk/european/2017/01/lidia-zamenhof-a-cosmopolitan-woman-and-victim-of-the-holocaust.html http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-127-jun2017.pdf p. 16 kaj 17. Puŝkin kaj Tenisono: p. 24–26.
POEZIECE ESPERANTO VENKAS (dulingve): From Babel to Baha’i, p 131-140 https://gum.co/gDehr Vidu ankaŭ partojn 1 kaj 2 en Almanako Lorenz 2017 p 157 - 165 kaj Almanako Lorenz 2018 p 77 - 88.
The Master
Sir ‘Abdu’l-Bahá Abbas
(1844 – 1921)
La Mistero de Dio
1920: Kavalirigita de
la brita registaro
‘Bahaanoj devas studi
kaj disvastigi Esperanton’
The Teacher
Lidia Zamenhof
(1904 – 1942)
Murdita de la nazioj en
koncentrejo Treblinka.
Bahaa Esperantisto
Cseh-instruisto internacia.
http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-127-jun2017.pdf p. 16-17
Kelkajn monatojn antaŭ ol eksplodis la unua mond-milito aperis en la fama revuo, The Christian Commonwealth, ampleksa parolado de Abdul Baha pri la help-lingva principo en kiu li deĉifras idealismajn kaj profundajn profetaĵojn de Jesaja – sub la gravega rubriko:
ABDUL BAHA EN EDINBURGO ORDONAS BAHAANOJN STUDI ESPERANTON
“Lia Sankta Moŝto Baha’u’llah antaŭ kvindek jaroj verkis libron, nomatan La Plej Sankta Libro (Kitáb-i-Aqdas). En tiu libro unu el la fundamentaj principoj estas, ke devas esti elpensiĝo de helpa lingvo; kaj Li klarigas la bonon kaj profiton, kiuj venos per tia ilo. Nu, ni danku la Sinjoron pro tio, ke ĉi tiu lingvo Esperanto estas kreita. Ni do ordonis al ĉiuj bahaanoj en la Oriento studadi ĉI tiun lingvon tre zorge, kaj post nelonge ĝi disvastiĝos tra la tuta Oriento. Mi petas ankaŭ al vi, Esperantistoj kaj ne-Esperantistoj, energie klopodadi por la disvastigado kaj propagandado de ĉi tiu lingvo ĉar ĝi akcelos la alvenon de tiu tago, tiu miljara tago, kiun antaŭdiris profetoj kaj viduloj, tiu tago en kiu, estas dirite, la lupo kaj la ŝafido trinkos el la sama fonto, la leono kaj la cervo sin paŝtos sur la sama herbejo. La signifo de ĉi tiu sankta Skribo estas, ke la batalantaj rasoj, militantaj nacioj, malamikaj religioj, alproksimiĝos unu al la alia en la spirito de amo kaj amikeco – jen la tagiĝo de tiu jarmila evento! Ĉiu rimedo, ĉiu instrumento, kiu donas unuecon kaj amikecon al la homidoj, tio estas amo kaj tio estas la spirito. Kiel ni jam diris, la plej grava afero en ĉi tiu mondo estas la efektiviĝo de helpa internacia lingvo.” Abdul Baha. (PD emfazis la finan frazon)


