LA INTERNA IDEO & LINGVA JUSTECO
P Desailly. Adelajdo, Aŭstralio
En Tianjin Universitato de Komerco antaŭ 2 jardekoj, 2 ĵurnalistoj enketis
ĉe mi pri miaj 2 Esperanto-kursoj. Ankoraŭ ili apartenas al Esperanto-teamo de dek oficistoj de Ĉina Radio Internacia, organo de la registaro. Scivolemaj pri la bonefiko de Esperanto al miaj okupataj studentoj kaj kolegoj, ili dissendis bonegan programeron pri mia klaso, ĉar ĝi inkluzivis ĉinajn kaj japanajn Esperanto-komencantojn, kiuj feliĉe enmiksiĝis kune en la kampuso-vivo sen travivi ĉin-japanan fremdiĝon, kiu ofte okazas en
Ĉinio pro la Dua Mondmilito. Ve, eĉ hodiaŭ multaj civitanoj de tiuj du potencaj nacioj restas inter si neamikemaj pro politikaj eventoj antaŭ 75 jaroj
aŭ
ĉar la angla lingvo estas malfacila aŭ malakceptebla. (Vidu paĝojn 71 - 72)
https://docplayer.net/98461511-Realigas-la-mondan-pacon-la-bahaa-kredo-kaj-esperanto.html
En Sud-Koreio, Japanio kaj Ĉinio, fruktodona triangulo de Esperanto-landoj, kie dum jardeko ĝis 2006 mia kariero baziĝis je instruado de la angla, mi malofte aŭdis plendon, kaj neniam de lokanoj, por montri ke la eŭrocentrismo de Esperanto forturnas azianojn aŭ tro malfacilas por ili. Kvankam vortigita el egalisma pensmaniero, tiu erara vidpunkto estas foje dirita en Ĉinio de unulingvaj instruistoj de Britio kaj Usono. Vizitante Japanion, kie anglalingva instruado restas deviga malgraŭ jardekoj de magraj rezultoj, la vizitanto tuj rimarkas, ke la lingvo de Ŝekspiro estas fiasko por ĉiuj escepte de iuj talentaj junaj lingvistoj. Simila cirkonstanco daŭras longtempe en Ĉinio, kie la komerco pri instruado de la angla estas enradikiĝinta. En ĉiu lernej-jaro, pli ol 99% de la viktimoj (pardonon, t.e. lingvo-studantoj) sukcesas en ĉiuj ekzamenoj, diplomiĝante kun ĝojo kaj fiero sendistinge de la parolata angla nivelo, kaj tre kontentige al la nekonsciaj gepatroj, kies lernej-kotizoj pagis mian grandan salajron.
Absurda situacio ekzistas, en kiu multaj privataj universitatoj, kune kun la ĉina registaro, ĉefrolas en ĉi tiu multekosta ŝarado. Apenaŭ unu diplomiĝinto el dek atingas interparolan fluecon malgraŭ sennombraj horoj por studi la 'diablan' anglan lingvon. La Komunista Partio de Ĉinio en sia intertraktado kun Prezidento Trump rajtas demandi lin ekvilibrigi import-eksportajn kontojn kalkulante la lingvan orminejon de Usono posedata: la enormaj elspezoj de Ĉinio por allogi instruistojn de la angla kaj por sendi mult-multajn junulojn al usonaj kolegioj (se Monda San-organizo daŭre permesos) por gajni suboptimuman edukadon en lingvo, kiun multaj el ili ne regas probable estas la plej granda malsukceso negoci justan interkonsenton, kiun unulingva Prezidento Trump povus ricevi. Aliflanke, instrui Esperanton estas multfoje pli rekompenca kaj relative facila, por studantoj kaj instruistoj egale!
Ĉar Germanio kaj Japanio estas riĉaj landoj, kaj la ekonomio de Barato rapide kreskas, kaj popularaj estas la lingvoj portugala, svahila k.a., la nombro de oficialaj lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj eble atingos ok aŭ eĉ dek. Ĉar administraj elspezoj por aldoni lingvojn tie fariĝas eksponenciale kostaj, tiel malhelpante elspezojn al urĝaj humanaj bezonoj, ni esperu, ke la sekva UN-lingvo efektive helpos solvi la mondan lingvo-problemon aldonante en prudentaj stadioj ne-imperian, ne-seksisman, ne-rasisman sed facile lerneblan universalan helplingvon sen seriozaj politikaj aŭ religiaj makuloj.


